Tipio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tipio estas la alta loĝtendo de nordamerikaj ebenaĵaj indiĝenoj. Ĝi estas uzata - spite al la ĝenerala penso - nur de 200–300 jaroj, kaj tial ĝi ne estas ia praa indiĝena loĝejo.

Kiam la hispanoj - komence de la 18-a jarcento - kunportis al Nord-Ameriko ĉevalon, pafilon kaj tranĉilon, la ebenaĵaj indiĝenoj ŝanĝis al nomada vivmetodo, kaj ili ofte ŝanĝis siajn loĝlokojn. Ili estis lertaj bizonĉasistoj, kaj la felo certigis por ili samtempe bonan ripozejon: ili ŝanĝis la fiksitajn kabanojn (vigvamojn) al facile kunfaldeblaj kaj surĉevale transporteblaj tipioj. Oni supozas, ke tipion unuafoje uzis arktaj indiĝenoj kiel someran loĝejon kaj ĝi poste iĝis dumviva loĝtendo de la ebenaĵaj indiĝenoj.

Tipio altas 3,5–6 m kaj estas pretigita el kunkudritaj bizonledoj; oni streĉas la materialon ĉe 20–30 fostoj, kiuj kliniĝas al mezo de la tendo. Oni ŝnurligas la fostojn tendomeze, iom pintosube, lasante aperturon por fumo. Sube suprenfaldebla ledoparto formas la enirejon.

La indiĝenoj ornamis siajn tipiojn per koloraj bestodesegnaĵoj aŭ ĉas-scenoj dum la vintraj monatoj, kiam ili ne ĉasis.

vigvamo