Vestmanna

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vestmanna (dane Vestmannahavn) estas vilaĝo sur insulo Streymoy, Ferooj. Ĝi estas sola vilaĝo kaj administra centro de la Komunumo Vestmanna. Ĝi havas la loĝantaron de ĉ. 1200 homoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Akvocentralo de Vestmanna, Fossáverkið
Birdorokoj de Vestmanna

Ĝi situas sur nordokcidenta bordo de la insulo. De tie estas bela panoramo je Vágar.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la vilaĝo signifas "okcidentaj homoj", kiuj estis verŝajne irlandaj monaĥoj. Ĝia mencio en dokumento okazis en ĉ. 1400.

En la lastaj jaroj oni elfosis vikingajn konstruaĵojn, kio pruvas, ke ĝi estas unu el la plej malnove loĝataj lokoj de Ferooj.

Komence de la 17-a jarcento, piratoj ĉikanis la loĝantojn. En 1615 danaj militŝipoj venkis tri irlandajn piratŝipojn.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj vivtenas sin ĉefe el fiŝkaptado; krom tio okazas fiŝbredado, fiŝ-prilaboro. Gravas ankaŭ la turismo.

Pliaj branĉoj estas la produkto de pret-domoj. Ekde 1953 funkcias la akvocentralo, Fossáverkið. Ĝi estas plej malnova akvocentralo de Ferooj kaj provizas kurenton al la insulo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Pli frue pramo regule vizitis la vilaĝon survoje al Vágar, sed post konstruo Vágatunnilin, la amaso de veturiloj ne trairas la lokon. El la sakvilaĝo kondukas vojo nur al sudo, al Kvívík. Oni povas atingi per aŭtomobilo dum duonhoro Tórshavn kaj la fulghavenon de Vágar. Tie estas la finstacio de la 100-a buslinio de kaj al Tórshavn.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Vestmanna estas populara turisma celo sur Ferooj, ĉefe pro la birdorokoj de Vestmanna (Vestmannabjørgini). Oni organizas ŝipveturon por prezenti la birdorokojn kaj kavernojn, sed eĉ por fiŝkaptado.

Tie viziteblas la sola panoptiko de Ferooj, la SagaMuseum, kie 17 vaksaj figuroj prezentas historion de Ferooj de la komenco ĝis hodiaŭ.