Ĥodinka kampo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
פארק שדה חודינקה
La nuna parko

Ĥodinka kampo estas larĝa malferma areo en la nordo-okcidento de Moskvo, ĉe komenciĝo de la nuna Leningrada avenuo. Ĝia nomo venas de la malgranda Ĥodinka rivero. Ĉefaj konstruaĵoj de la kampo entenas la armeajn barakojn el la 19-a jc. kaj la Botkin-hospitalon, plej grandan en Moskvo ĉe ties inaŭguro en 1910.

Ĥodinka estis loko por la unua rusia avioflugo (en 1910 fare de R. Rossinskij, poste en 1911, piloto Aleksander Vasiljev kun Blériot XI) kaj iĝis regulara flugkampo, uzita ĝis la 1980-aj jaroj. Oni povas viziti tie la Rusian Nacian Aeran kaj Kosman Muzeon.

Ĥodinka tragedio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Amaspaniko sur Ĥodinka kampo.

En majo de 1896, Ĥodinka estis loko por kronadaj festoj de Nikolao la 2-a. Amasiĝo de dekmiloj da homoj sur malbone preparita, plurloke fosita kampo kaŭzis interpremiĝon en kiu multaj estis distretitaj, dispremitaj aŭ sufokiĝis. Pereis 1960 homoj.