Spiridon Louis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Spiridon LOUIS

Nask. 1873-01-12, Marousi (nun Amaroúsion), Grekio Mort. 1940-03-26


Greka kuranto kiu gajnis la oran medalon en la unua Olimpika maratono en Ateno 1896 tiel fariĝante nacia heroo..

Kvankam en la antikvaj grekaj olimpiaj ludoj ne estis konkursa distanco pli longa ol 4.800 metroj la maratono estis en la centro de la atento; eble pro la drameca historia legendo kiu ligiĝas al ĝi.

Pri persona fono de LOUIS regas disputo, sed probable li estis ŝafpaŝtisto, kiu armeservis tiutempe. Oni ekatentis pri li ĉar li montriĝis speciale elteniva dum longaj armeaj marŝoj. Kun kelkaj aliaj li trejnis dum pluraj monatoj kaj interalie kuris jam la tutan maratonan distancon. La antaŭa trejnado en longdistanca kuro (kvankam kompreneble sen la trejnadoscio de hodiaŭ) distingis lin kompare kun la eksterlanda konkurenco, plejparte bonaj kurantoj trans kurtaj kaj mezaj distancoj, sed sen sperto aŭ preparo taŭgaj por maratono.
Louis estis unu el 25 viroj, kiuj startis en la olimpika maratono de 1896. Post 30 kilometroj li kuris en la gvidan pozicion. Post 2 horoj 58 minutoj kaj 50 sekundoj li atingis la celon, pli ol 7 minutoj antaŭ la sekva kuranto. La distanco de la konkurso estis ĉirkaŭ 40 kilometroj; por la pli poste fiksita distanco de 42,195 kilometroj li bezonus verŝajne 3 horojn kaj 8 minutojn. Tiu ĉi tempo ankaŭ hodiaŭ estas respektinda rezulto ... por amatoro – sed pripensu, ke ĉiu nuntempa komencanta amatoro povas eluzi la sumon de la spertoj, kiujn sportistoj kaj sciencistoj kolektis dum pli ol cent jaroj; jen grandega diferenco!!!

La venko de LOUIS faris lin tre populara – la diraĵo egine Louis (Louisiĝis) enuziĝis en la ĉiutaga lingvo de la grekoj kun la signifo kuris rapide kaj LOUIS iĝis simbola reprezentanto de la modernaj Olimpiaj ludoj.

Legu ankaŭ pri aliaj longdistancaj kurantoj!