Spondeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri piedo de verso. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Spondeo.

Spondeo (greke σπονδειος (spondeios), "trinkaĵa ofero", la verso de ofera kanto) en liriko laŭ PIV estas piedo de verso, konsistanta el du longaj silaboj. En la heksametro, kie ĝi povas konsistigi la unuajn kvar el la entute ses piedoj, en maloftaj kazoj ankaŭ la kvinan piedno, ĝi precipe servas je diversigo kaj evito de monotoneco.

En la akcenta metriko ne povas ekzisti veraj spondeoj.

Skemo: akcenta-akcenta (— —)