Spongabobo
Spongabobo | |
---|---|
Kreita de | Stephen Hillenburg |
Informoj | |
Sekso | vira |
Specio | antropomorfa spongulo |
Loĝloko | submara urbo Bikini Bottom |
Okupo | fritisto de hamburgeroj en rapidmanĝejo Krusty Krab |
Spongabobo | |
---|---|
Originala titolo | SpongeBob SquarePants |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | comedic television series |
Muziko de | APM Music • Universal Production Music |
Amplekso | |
Sezonoj | 13 |
Epizodoj | 241 |
Elsendo | |
Unua elsendo | 1 maj. 1999 |
Eksteraj ligiloj | |
ĉe IMDb | |
Sponga Bobo, originale angle SpongeBob SquarePants "kvadratpantalona", estas fikcia rolulo en usona samnoma televida serio Sponga Bobo, kiu unue aperis en julio de 1999. La rolulo estis desegnita fare de marbiologo kaj animatoro Stephen Hillenburg, kaj voĉigita fare de Tom Kenny.
Sponga Bobo estas infanece naiva kaj optimisma antropomorfa spongulo kun la kvadrata formo de kutima kuireja spongo. Li vivas kun aliaj antropomorfaj marvivuloj en la fikcia submara urbo Bikini Bottom.
Spongabobo kaj politiko[redakti | redakti fonton]
En januaro de 2005, du kristanaj konservativaj grupoj kritikis Spongabobon pro apero en la videokanto "Ni estas la familio". La politika grupo pretendis Spongabobon, la filmeton kaj la reprezentantojn propagi la toleremon de la seksa aliismo. Oni akuzis Spongabobon je samseksemo.[1][2]
Spongabobo kaj scienco[redakti | redakti fonton]
Spongiforma squarepantsii estas oranĝkolora, spongoforma fungo en la familio Boletacoj, trovita en 2011 en Malajzio kaj nomita laŭ la televida rolulo.[3]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ BBC Staff. "US right attacks SpongeBob video", BBC News, January 20, 2005. Kontrolita June 11, 2007.
- ↑ "SpongeBob, Muppets and the Sister Sledge writer suffer criticism", USA Today, January 22, 2005. Kontrolita June 11, 2007.
- ↑ BBC Staff (22 June 2011) SpongeBob lends name to new mushroom species. BBC. Alirita 14-a de decembro 2018.