Språkförsvaret

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lingvodefendo (Språkförsvaret) estas politike sendependa organizo, fondita en 2005, kiu laboras por fortigo de la sveda lingvo kaj kontraŭ perdo de ties uzkampoj (t.e. ke oni ne plu uzas ĝin en certa kampo). Lingvodefendo konscias pri la uzateco de la angla kiel fremda lingvo, sed opinias ke la nuna statuso de la angla kiel mondlingvo en longdaŭra perspektivo minacas pluekziston de aliaj lingvoj, inkluzive de la sveda.

Laŭ Lingvodefendo, multlingveco en si mem estas valora kaj ekde la membriĝo de Svedio en EU kaj kreskanta internaciigo, la sveda en Svedio bezonas esti aktive defendata en tute alia maniero ol antaŭe.

Lingvodefendo ellaboris propran proponon de lingvoleĝo por Svedio kaj aron da aliaj dokumentoj, i.a. pri lingvopolitiko kadre de altlernejo kaj la nordia lingvokomunumo. La organizo ankaŭ funkciis kiel referencinstanco kiam nova lingvoleĝo estis ellaborata.

Lingvodefendo krome regule organizas debatrenkontiĝojn kaj seminariojn pri rilataj temoj, kaj ekde la 1a de julio 2009, kiam la nova sveda lingvoleĝo ekvalidis, aktive laboras por apliko de la leĝo en laŭeble multaj partoj de la socio. La organizo testis efektivan povon de la nova lingvoleĝo farante serion da atentigoj pri ties neobeado al la parlamento, i.a. kontraŭ anglalingvaj retadresoj uzataj de la registaro.