St Benet's Hall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
St Benet's Hall
Permanenta Privata Halo • karitata organizaĵo
Informoj
fondodato 1897
Situo
lando Britio
urbo Oksfordo
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
jura formo karitata organizaĵo vd
vdr
St Benet's Hall unu el la edukejoj de la Universitato de Oksfordo

St Benet's Hall ("La Halo de Sankta Benedikto") estas edukejo kiu apartenas al la Universitato de Oksfordo.

Ĝi fondiĝis en 1897 por ebligi romkatolikajn monaĥojn (aparte benediktanojn) studi en Oksfordo. La estro de St Benet's Hall estas ankoraŭ benediktano, tamen nun ĝi akceptas laikojn, inkluzive ne-romkatolikojn, kondiĉe ke ili subtenas la valorojn de la monaĥa vivo. Hodiaŭ ĝi estas la sola edukejo en la universitato kiu ne akceptas virinojn.