Stacidomo de Kaposvár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaposvár
Stacidomo de Kaposvár
Stacidomo de Kaposvár
fervoja stacidomo
Situo
Lando Hungario Hungario
Loko Kaposvár
Geografia situo 46° 21′ 10″ N, 17° 47′ 41″ O (mapo)46.352917.7948Koordinatoj: 46° 21′ 10″ N, 17° 47′ 41″ O (mapo)
Kaposvár (Hungario)
Kaposvár (Hungario)
DEC
Kaposvár
Kaposvár
Kaposvár
Situo de Kaposvár
Map
Kaposvár
Ecoj
Historio
Malfermo 1899
Administrado kaj utiligado
Trafikanto MÁV
Kodo KA
Kodo UIC 55062885
vdr

La Stacidomo de Kaposvár estas historia monumento en Hungario en urbo Kaposvár.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua fervoja linio – kiu trairis Kaposvár – estis konstruita en 1872. Digna stacidomo estis konstruita en la jaroj 1898 kaj 1899 laŭ planado de Ferenc Pfaff. Menciindas, ke 2 aliaj stacidomoj de Ferenc Pfaff estis konstruitaj en aliaj urboj de Hungara reĝlando. Ekde 1894 atingis la stacidomon ankaŭ trajnoj el Felsőmocsolád, post 2 jaroj el Fonyód, en 1900 el Szigetvár, post 5 jaroj el Barcs. La lastaj 2 trajnoj kuris ĝis la 1970-aj jaroj. Usonaj aviadiloj bombardis la stacidomon en 1944. En 1997 kaj 2015 la konstruaĵo plene renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La stacidomo situas laŭ placo, kie trafikas ankaŭ multe da aŭtobusoj. La stacidoma konstruaĵo estas parte unuetaĝa, parte teretaĝa. En la etaĝo troviĝas loĝejoj por fervojistoj. En mezo de la fasado estas la ĉefenirejo. En la stacidomo ankaŭ poŝto funkcias.

Stacidomo de Kaposvár kun la reloj

La stacidomo funkcias laŭ trairanta sistemo. Resume estas uzataj 9 reloj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]