Stanisław Saks

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stanisław Saks (naskiĝis la 30-an de decembro 1897 en Kalisz en patriota juda familio, murdita la 23-an de novembro 1942 de gestapo en Varsovio) – pola matematikisto apartenanta al Lvova Matematika Skolo gvidata de Stefan Banach kaj Hugo Steinhaus. Li estis docento de Varsovia Universitato, aŭtoro de laboraĵoj pri teorio de funkcioj kaj funkcia analitiko.

Partoprenanto de Sileziaj Ribeloj. Distingita de Merit-Kruco.

Bibliografio

  • Adam B. Empacher, Zbigniew Sęp, Anna Żakowska, Wojciech Żakowski, Mały słownik matematyki (Malgranda matematika vortaro), Wiedza Powszechna, Warszawa 1975

Eksteraj ligiloj