Starsky and Hutch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Starsky and Hutch
Starsky and hutch 1975.JPG
Originala titolo Starsky & Hutch
Originala lingvo angla lingvo
Ĝenro televida komedio
Muziko Lalo Schifrin
Ĉefrolantoj David Soul
IMDb
Information icon.svg
vdr

Starsky and Hutch estas usona agadema televidserio,[1] kiu konsistis el 70-minuta montra filmo (origine elsendita kiel Filmo de la Semajno) kaj 92 epizodoj de po 50 minutoj. La programo estis kreita de William Blinn, produktorita de Spelling-Goldberg Productions, kaj elsendita el aprilo 1975 al majo 1979 pere de la kanalreto ABC. Ĝi estis distribuita de Columbia Pictures Television en Usono kaj, origine de Metromedia Producers Corporation en Kanado kaj en kelkaj aliaj partoj de la mondo. Sony Pictures Television estas nune la tutmonda distribuanto de la serio. La serio inspiris ankaŭ filmon kaj videoludon.

La protagonistoj de la serio estis du plicanoj de Suda Kalifornio: nome David Michael Starsky (Paul Michael Glaser), malhelhara, migranto en Broklino kaj veterano de la Usona Armeo, kun surstrata saĝa konduto kaj intensa, foje infaneca koleremo; kaj Kenneth Richard "Hutch" Hutchinson (David Soul), divorcita,[2] blonda, el Duluth, Minesoto, pli trankvila kaj intelektulo. Pere de la radio-alvoko "Zebra Three", ili estis konataj pro la patrolado de stratoj de fikcia Bay City, Kalifornio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ozersky, Josh (2003). Archie Bunker's America: TV in an era of change, 1968–1978. SIU Press. p. 120. ISBN 0-8093-2507-1.
  2. Epizodo: "Hutchinson: Murder One" - la eks-edzino de Ken Hutchinson aperis en tiu epizodo