Startigilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Startmotoro)
Startmotoro kun sur ĝi la startrelajso
Startmotoro de aerŝipo el la 1920-aj jaroj.
Hidraŭlike propulsita startmotoro.

Startigilostartmotoro estas elektromotoro kiu servas por starti eksplodmotoron.

La elektromotoro estas nutrata de akumulatoro. La startcirkvito de aŭto estas ekipita per relajso, ĉar la kurento estas tro granda por direkte ŝalti kun la startseruro aŭ -butono (tiu povus forbruli). Ĝenerale la startmotoro estas provizita per startilpinjono kiu intervenas en la inerciradodentaro.

Elektra startmotoro ĝenerale estas kontinukurenta motoro provizita per en serio ŝaltita statorbobeno kaj rotorbobeno. Tiu motortipo nomiĝas seria motoro. Tiuj motoroj havas altan ekkuran fortoparon kaj la eco ke la fortoparo kreskas dum malkreskanta rotaciorapideco kaj estas maksimale dum la enŝaltado de la kurento ĉe senmova motoro. Pro tiuj karakterizaĵoj la serimotoro tre taŭgas kiel startmotoro.

Seria motoro
Partoj de startmotoro
1 Lagroŝildojn
2 Libera akso kun unuspura helicopropulsio
3 Rotoro
4 Statorbobeno
5 brosteniloj kun karbobrosoj
6 Solenoido
La eksteraĵo estas forlasita.