Staten-Insulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La indianoj nomis la insulon Monacnong (Rava Arbaro). La nederlandanoj aĉetis la insulon de la indianoj, kaj terkultivistoj setlis tie en 1661. Staten-Insulo fariĝis parto de la urbo de Novjorko en 1898.

Staten-Insulo estas la Konteo de Richmond, unu el la 65 konteoj de Novjorkio. Laŭ la censo de 2000, 443.728 personoj loĝis en Staten-Insulo, Konteo de Richmond. La Pramo de Staten-Insulo ligas Staten-Insulo kun Manhatano kaj la Ponto de la Markolo de Verrazano ĝin ligis kun Broklino.

Bildaro

Vidu ankaŭ