Stela evoluo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Evoluo de la Suno

Stela evoluo (evoluo de steloj, stelevoluo) - estas evoluo de fizikaj kaj videblaj parametroj de steloj. La evoluo dependas de termonukleaj reakcioj, radiado de energio, malpliiĝo de energio kaj perdo de maso dum vivo de stelo. Tempo de vivo de stelo dependas de diversaj kondiĉoj (komenca maso, kemia konsisto, stelaj najbaroj kaj tiel plu) kaj povas varii de kelkaj milionoj ĝis dekoj da trilionoj jaroj. Pro la varieco de tempo stela vivo, astronomoj observas nur etan tempopecon de ĉiu konkreta stelo, dum kiu evoluaj ŝanĝoj preskaŭ ne estas rimarkeblaj. Sed observado de populacioj de steloj permesas konstruj senrompan kaj konvinkan teorion de stela evoluo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]