Steleo de Ezano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Aksum, stele 3 detta di re ezana, l'unica mai crollata 05.jpg

La steleo de Ezano (aŭ steleo de la reĝo Ezano) estas la centra obelisko ankoraŭ staranta en la Parko de Steleoj de la nordo (kiu enhavas multajn pli malgrandajn steleojn kaj malpli ornamitaj) en la antikva urbo Aksumo, en la nuna Etiopio. Tiu ĉi steleo estis verŝajne la lasta starigita kaj la pleja granda el kiuj nuntempe tute konserviĝas. La steleo de Ezano mezuras 21 metrojn, pli malgranda ol la falinta Granda Steleo, el 33 metroj kaj pli ol la pli konata obelisko de Aksumo, el 24 m. Ĝia bazo estas ornamita per falsa pordo kaj ambaŭ flankoj havas truojn kiuj ŝajnas fenestroj. la steleo estas Monda heredaĵo de Unesko ekde 1980.