Steleo de San Vicente de Toranzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fronto de la steleo de San Vicente de Toranzo.
Dorso de la steleo de San Vicente de Toranzo.

La steleo de San Vicente de Toranzo estas disko-forma kantabra steleo trovita en antaŭromia kastro en La Espina del Gallego (Kantabrio). Nur konserviĝas steleero, en kiu videblas armita militisto sur ĉevalo (ŝajne, rilata al funebra rito), kaj reverse, ornamaĵo kun svastiko kun kurvaj brakoj kaj samcentraj aneloj. Ĝi estas en la Regiona Muzeo de Prahistorio kaj Arkeologio de Kantabrio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]