Stelhalmao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stelhalmao

emblemo

abstrakta ludo • tabulludo
vdr
Stelhalmao

Stelhalmao[1] estas tabula ludo por du ĝis ses ludantoj. Ĉiu ludanto celas meti siajn ludpecojn en la stelpinto kontraŭ ilia komenca stelpinto per unuopaj movoj aŭ saltoj trans aliaj pecoj. 121 ingoj troviĝas sur la stela tabulo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Stelhalmao inventiĝis en Germanio en 1893, kaj estas variaĵo de Halmao[2]. La germana nomo estis "Stern-Halma" ĉar oni ludas ĝin sur stela tabulo anstataŭ sur la kvadrata tabulo de halmao. Kiam oni enkondukis ĝin en Usono, oni nomis ĝin "Chinese checkers" (ĉina damludo) kvankam ĝi ne devenis de Ĉinio kaj ne rilatas al damludo. Rapida versio de stelhalmao populariĝis en Hongkongo en la 1980aj jaroj.

Komenca pozicio[redakti | redakti fonton]

La tabulo de stelhalmao havas la formon de sespinta stelo. La ludpecoj estas kutime globetoj (aŭ stangetoj) en ses koloroj, kun po dek en ĉiu koloro. Oni aranĝas la dek globetojn en la triangulo en unu pinto de la stelo.

La aranĝo de la globetoj dependas de la nombro da ludantoj. En sesludanta ludo, ĉiu ludanto ludas per unu globaro. La pecoj moviĝas al la kontraŭa triangulo (stelpinto). Se via oponanto rifuzas movi unu pecon el lia/ŝia komenca triangulo, vi ne povas venki ĉar vi ne povas fini. Iuj reguloj malpermesas tian konduton.

En kvinpersona ludo, la situacio estas simila al tiu kun ses ludantoj, sed unu ludanto movas al triangulo malplena. Ĉar tiu ludanto havas avantaĝon, kutime malpli lerta ludanto (ekzemple, juna infano) havus tiun pozicion.

La kvarludanta ludo similas al la sesludanta, sed du kontraŭaj trianguloj estas neuzataj.

En tripersona ludo, ĉiu ludanto ludas per unu aŭ du globaroj. Se unu globaro estas uzata, la pecoj moviĝas trans la tabulo en malplenan triangulon. Se du globaroj estas uzataj, ĉiu ludanto komencas kun du koloraj globaroj en kontraŭaj trianguloj.

Tipa tabulo por stelhalmao.

En duhoma ludo, ĉiu ludanto havas unu, du aŭ tri globarojn. Se unu globaro estas uzata, la pecoj kutime moviĝas en la kontraŭan angulon. Se du globaroj estas ludataj, la pecoj povas moviĝi aŭ en la proprajn angulojn aŭ en tiujn de la oponanto. Se tri globaroj estas uzataj, la pecoj kutime iras al la anguloj de la oponanto.

Ĉiu aranĝo bezonas malsaman strategion. Ekzemple, se la peco de ludanto iras al lia/ŝia angulo, la ludanto povas aranĝi pecojn por formi pontojn inter la du kontraŭaj finoj. Aliflanke, se oponanto okupas la celatan stelpinton, la ludanto eble devos ludi atendante ĝis kiam la pecoj lasos la triangulon.

Ludi la kutiman version[redakti | redakti fonton]

Saltoj povas esti sinsekvaj, sed ĉiam apudaj

En la kutima versio, ĉiu ludanto movas laŭvice unu globeton, aŭ per unu paŝo al apuda loko aŭ per ĉeno de saltoj. Paŝo konsistas el movo de globeto al apuda neokupata spaco en iu el la ses direktoj. En la bildo dekstre, Verda eble movos la plej supran globeton je unu spaco malsupren kaj maldekstren. Salto konsistas el movo trans apuda globeto, aŭ la propra aŭ tiu de oponanto, rekte al la sekva neokupata spaco. En la bildo dekstre, Ruĝo eble movos la markitan globeton laŭ ĉeno de tri saltoj en unu vico. Ne estas devige movi la globeton kiel eble plej longe en la ĉeno. Iufoje ludanto eble elektos halti la movon parte tra la ĉeno por malhelpi la progreson de oponanto aŭ por pozicii siajn globetojn por ontaj movoj.

La baza strategio estas trovi la plej longan saltovojon anstataŭ movi paŝon post paŝo. Tamen, ĉar ludantoj povas uzi la ŝtuparojn kreitajn de aliaj ludantoj, pli lerta strategio estas kaj malhelpi oponantojn kaj helpi sin. Egale gravaj estas strategioj por malplenigi la komencan triangulon kaj plenigi la celan triangulon. Ludoj inter spertuloj malofte estas deciditaj de pli ol unu aŭ du movoj.

Ludi la rapidan version[redakti | redakti fonton]

Dosiero:Chinese checkers flying jump-v2.png
Salti trans neapudaj pecoj estas permesate nur en la rapida versio.

En la rapida versio, ludpecoj rajtas salti neapudajn pecojn. Salto konsistas el salto trans fora globeto rekte al simetria loko ĉe la kontraŭa flanko. Ekzemple, se troviĝas du malplenaj spacoj inter la movota globeto kaj la saltota globeto, ĝi surteriĝos kontraŭflanke post interspaco de du malplenaj spacoj. Kiel kutime, unu vico povas esti ĉeno de saltoj, kiel montrata en la bildo maldekstre.

Globeto rajtas salti en malplenan triangulon meze de saltoĉeno sed devas elsalti ĝin antaŭ ol la movo finiĝas.

Oni ne rajtas salti du apudajn globetojn en unu salto. Ekzemple, en la bildo maldekstre, la verda globeto markita per X ne rajtas salti en la direkto de la spaco markita per O. Tial, eĉ pli ol en la kutima versio, iam strategie gravas lasi siajn globetojn en grupoj por malebligi longan kontraŭulajn saltojn.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sonja's English-Esperanto Dictionary[rompita ligilo]
  2. Bernardo Johns, Stephanie. (1981). The Ethnic Almanac. Doubleday Publishing. ISBN 0385141432

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]