Stella ferias (filmo)
Stella ferias | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Stella í orlofi |
Produktadlando | Islando |
Originala lingvo | islanda lingvo |
Kina aperdato | 19-a de oktobro 1986 |
Daŭro | 84 minutoj |
Ĝenro | Komedio |
Reĝisoro(j) | Þórhildur Þorleifsdóttir |
Produktisto(j) | Umbi |
Scenaro | Guðný Halldórsdóttir |
Filmita en | Islando |
Ĉefrolantoj | Edda Björgvinsdóttir Þórhallur Sigurðsson (Laddi) Gestur Einar Jónasson |
IMDb | |
Stella í orlofi estas islanda filmo. La filmo traktas pri la vigla kaj diligenta sed iom kaosa Stella. Multaj konfuzaĵoj okazas kiam ŝi decidas anstataŭi sian intertempe piedfrakturatan edzon, kaj vojaĝi al somerdomo fiŝkapti kun lia eksterlanda komercamiko.
Tiu eksterlandano ne ekzistas, ĉar la trompema edzo fakte estis intencinta trovi sian amatinon. Tamen, en la flughaveno Stella trovas la svedan alkoholulon Salomon kiu vojaĝis al Islando por iri en kontraŭalkoholisma terapio. Pro lingvaj kialoj Stella kredas ke Salomon estas la komercamiko dum Salomon kredas ke Stella estas terapiistino.
La filmo tre bone humore kaptis multajn aspektojn de la islanda ĉiutago, parolmanierojn, modon k.t.p.
16 jaroj poste sekvis la postfilmo Stella í framboði (Stella kandidatiĝas).