Steve Dodd

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Steve DODDSteve Mullawalla Dodd (naskiĝis en 1928, mortis la 10-an de novembro 2014) estis indiĝena aŭstralia aktoro konata pro aktorado pri indiĝenaj karakteroj trans sep jardekoj da aŭstraliaj filmoj. La preciza loko kaj dato de lia naskiĝo ne estas fidinde dokumentitaj. Li estas ano de la popolo Aranda.

Komencinte kiel vakero kaj sportrajdisto, li ricevis siajn unuajn filmajn rolojn de la eminenta aktoro Chips Rafferty. Li servis ses jarojn en la armeo dum la Korea milito. Malgraŭ tiu interrompo, kaj spite al antaŭjuĝoj kaj stereotipado, ĝis 1985 li jam aperis en 55 filmoj aŭ televidaj programeroj. Li rolis en kelkaj el la plej elstaraj aŭstraliaj filmoj, inkluzive de Gallipoli kaj The Chant of Jimmie Blacksmith (kie li rolis kiel Tabidgi, la murdanta onklo de la ĉefrolulo). Li ludis etajn rolojn ankaŭ en pluraj internaciaj filmoj bazitaj en Aŭstralio, ekzemple The Coca-Cola Kid, Quigley Down Under kaj The Matrix. Li havis rolojn ankaŭ en pluraj aŭstraliaj televidaj programoj, interalie la fruaj Homicide kaj Rush kaj la pli lastatempa The Flying Doctors.

Eksteraj ligiloj