Stokholm-sindromo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Stokholm-sindromoSindromo de StokholmoStokholma sindromo estas psikologia fenomeno - laŭ la scienco - kiu aperas ĉe viktimo de ostaĝpreno, forrabo, dum longtempa kunesto kaj kiam la viktimo havas pozitivan emocian rilaton al la forrabisto, ostaĝprenisto. Tio povas kulmini eĉ en tio, ke la viktimo montras kompaton aŭ eĉ reciprokan amon al la forrabinto.

La nomo venas el eventoj de 1973, kiam okazis ostaĝa dramo en Stokholmo. Du armitaj homoj atakis bankon kaj ostaĝis 4 dungitojn dum 5 kaj duontagoj. Dum tio, la ostaĝoj tiom ekŝatis la ostaĝintojn, ke post la liberiĝo ili parte defendis la konduton de la krimuloj kaj kritikis la agadon de la polico dum la jura proceso.

Stokholm-sindromo aperas ne nur okaze de kidnapo, ostaĝiĝo, sed ĉe sektanoj, regule batitaj edzinoj kaj korpe aŭ spirite mistraktitaj infanoj. Laŭ la psiĥologio, la Stokholm-sindromo estas formo de sindefendo. La viktimo scias, ke lia sorto estas en mano de la kidnapinto, tial ŝi/li provas atingi, ke la koncernulo estu kontenta kun ŝi/li, ĉar tiel ŝi/li havas pli da ŝanco por travivi la aferon. Por tio, ŝi/li necesas iom konsenti kun la situo de la reganta persono. Se la teroro tro multe daŭras, la viktimo tiel transprenas vidpunkton de la atakinto, ke ŝi/li ne povas disiĝi de la krimulo.