Stonewall Inn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la Stonewall Inn en januaro 2003

La Stonewall Inn estas lokalo, kiu situas en la strato Christopher Street Ecke 7th Avenue en Greenwich Village en Novjorko kaj estas konata loko por samseksamantoj. En tiu lokalo okazis polica razio la vendredon de 27-a de junio 1969. Tiu evento iĝis eka momento de la samseksama kontraŭstaro kontraŭ la arbitraj, diskriminaj traktoj fare de la ŝtata potenco. Oni nomis tion ankaŭ ribelo de Stonewall kaj daŭris kelkajn tagojn.