Stratford-upon-Avon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stratford-upon-Avon estas urbo en la provinco Warwickshire, Anglio apud la rivero Avon.

Tie naskiĝis kaj mortis la verkisto Ŝekspiro (15641616).

La Reĝa Ŝekspira Teatro malfermita en 1932 situas en ĉi tiu urbo.

La tombo de Ŝekspiro estas en Holy Trinity Church (Preĝejo de la Sankta Triunuo).

En Henley Street troviĝas la domo de Ŝekspiro – nuntempe ĝardeno kaj muzeo.