Studanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Studanto (aŭ neanalizeble studento) estas persono, kiu studas ĉe universitato aŭ alia supera lernejo. Diference de lernanto studanto laboras tre memstare, vizitas prelegojn, seminariojn, kolokvojn, elserĉas novajn studeblajn materialojn, lia devo estas submetiĝi al preskribitaj semestraj ekzamenoj, sed estas lia afero, kiamaniere li akiros siajn sciojn. Studanto povas esti ano de asocio de studantoj kaj esti elektita al organoj de studenta mem-administrado, ĝuas universitatajn privilegiojn, povas ricevi stipendion.

Laŭ fakoj ekzistas studanto pri plantoscienco, farmacia studento, medicina studento, studento de juro ktp.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]