Suĉkloŝo
Etoso
Suĉkloŝo (iam ankaŭ instalista sonorilo aŭ puriga sonorilo) estas permana ilo kun karaktera formo por purigado de ŝtopitaj forfalaĵtuboj ĉe kanalizo de akvo en hejmoj. La ilo konsistas el kloŝo farita el gumo, kaj tenilo plej ofte farita el ligno.
Similaj gumaj kloŝoj foje estas uzataj por tute alia celo, nome kiel tiel nomataj sonorildampiloj de latunaj blovinstrumentoj en ĵaza muziko. Temas pri permana dampado de sono fare de ludanto per speciala instrumento. Siatempe kelkaj muzikistoj eĉ uzis suĉkloŝojn sen la ligna tenilo.