Subtera fervojo (Usona historio)
[Ne konfuzu tion kun Subtera fervojo en la senco de Metroo.]
La Subtera fervojo (angle, Underground Railroad) en Usona historio estis sistemo de gvidantoj kaj sekuraj kaŝejoj, kiun aboliciistoj uzis por helpi sklavojn eskapi el suda Usono en nordan Usonon, Kanadon, aŭ alian sensklavecan lokon. Ĝi estiĝis komence de la 19-a jarcento, aŭ eble iomete pli frue, kaj daŭris ĝis la Usona Enlanda Milito, kiam Usono fine amase emancipis la sklavojn de suda Usono. Per tiu sistemo miloj da sklavoj eskapis en liberecon.