Subterejo en Plzeň

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Subterejo en Plzeň
subterejo
Lando Ĉeĥio vd
Situo Plzeň
Situo
Geografia situo 49° 44′ 55″ N, 13° 22′ 51″ O (mapo)49.748713.3808Koordinatoj: 49° 44′ 55″ N, 13° 22′ 51″ O (mapo)
Subterejo en Plzeň (Ĉeĥio)
Subterejo en Plzeň (Ĉeĥio)
DEC
Subterejo en Plzeň
Subterejo en Plzeň
Situo de Subterejo en Plzeň
Map
Subterejo en Plzeň
vdr

Subterejo en Plzeň troviĝas sub historia centro de urbo Plzeň.

La urba subterejo en Plzeň estiĝis sub urbo fondita ĉirkaŭ la jaro 1295 iom post iom ekde la 14-a jarcento ĝis la 18-a jarcento. Estis profundigitaj du, diversloke ĝis trietaĝaj keloj, kies suma longeco hodiaŭ atingas proksimume 18 km.

Devene la keloj estis konstruataj por konservado de nutraĵoj kaj por deponado de materialo. sed estiĝadis en ili ankaŭ metiejoj, uzinoj kaj vindistilejoj. En mezepoko estis pro defendkaŭzoj kelkaj keloj kunigataj en pli grandajn tutaĵojn, sed pli malfrue ili estis denove masonigataj. Kiam en la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento okazis trafalo de domo kaj statika difekto de kelkaj pluaj objektoj, la urbo alpaŝis al ampleksa esploro kaj senbezone grandioza resanigo de malkovritaj subteraj spacoj. Kun nuntempa imago pri establo de urbaj kontraŭatomaj ŝirmejoj estis granda parto de la subteraj spacoj havigita per masiva betona trusekipaĵo. Feliĉe manko de financrimedoj haltigis tiun ĉi pereon kaj almenaŭ parto de la subterejo restis konservita nur kun pli sentemaj riparoj.

Dum la esploro kaj la resanigo estis ankaŭ malkovrita pli ol 250 mezepokaj putoj, konservintaj en keloj kaj ekster ili. Devene la putoj estis profundigita en ĉiu domo. Sed ties granda kvanto en malgranda areo kaŭzis troan malaltigon de akvonivelo kaj tio devigis la urbon en la jaro 1532 konstrui akvokondukilon. En la jaro 1637 gildo de urbaj viandistoj financis konstruon de forfalaĵkanalo direktanta for de urba buĉejo. Ĝis la 19-a jarcento estis al ĝi ligata iom post iom urba kanalizo.

Kelkcentoj da senvaloraj putoj komencis servi kiel forfalaĵkavoj kaj iom post iom ili estis superŝutitaj. Restaĵoj de ceramiko trovitaj en la putoj devenas el komenco de la 14-a jarcento ĝis la dua duono de la 16-a jarcento. Ekde la unua duono de la 15-a jarcento aperas en ili ankaŭ vitraj rompitaĵoj. El la 17-a jarcento konserviĝis kelke da putoj kun dimensio 130 – 150 cm, profundaj 18 – 20 m, hodiaŭ akvigitaj.

Alirebligita vizitrondo tra la subterejo estas proksimume 750 m longa kaj ĝi interkonatigas vizitantojn kun bazaj tipoj de la kelaro en Plzeň inkluzive de vico da putoj. La arkeologiaj trovaĵoj el la putoj estas ekspoziciataj en kelaj niĉoj. Tiu ĉi subterejo apartenas al la plej interesaj alirebligitaj urbaj subteraj sistemoj.

En Plzeň eblas viziti ankaŭ bierfarejajn kelojn, nome en Bierfareja muzeo de Bierfarejo en Plzeň.