Subvencio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Subvencio estas oficiala ŝtata rekta aŭ nerekta monhelpo, donita al privataj entreprenoj, mastrumantoj, ŝtataj instancoj por efektivigi iun publikan, socian celon.

Oni plej ofte subvencias la agrikulturon, trafikon, artojn, sciencajn esplorojn ktp.

Metodoj de la subvencio

  • rekta helpo per mono aŭ naturaĵoj
  • prezoapogo, la servoj, produktoj aperas sur la merkato sub la produktaj kostoj
  • ŝtata aĉeto je supermerkata prezo
  • impostaj avantaĝoj
  • aliaj: per leĝaj preskriboj, doganpolitiko ktp.