Subvoĉado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Subvoĉado (aŭ sotto voce laŭ la itala, "sub la voĉo") estas maniero kanti aŭ parolo kun duona voĉo, kiun povas karakterizi aspiracioj kaj spirblovoj (ekz. en la ĵazkantado). En muziko tion povas kaŭzi drameca malplifortigo de la voĉa aŭ instrumenta tono — ne necese pianissimo, sed kun esprimo obtuza aŭ dampita. Ekzemplo por subvoĉado estas la Lacrymosa el la Rekviemo en D-minoro de W.A. Mozart. La kantistoj malaltigas sian laŭtecon por atingi la obtuzigitan sonkvaliton alcelatan.

La termino ankaŭ povas signifi en la parolata lingvo de teatraj aŭ filmaj libretoj murmureton aŭ flustradon.