Suezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norda parto de la Golfo de Suezo sur mapo el la jaro 1856

Suezo (en la araba: سويس, as-Suwais, en la egipta: es-Swēs) estas urbo en Egiptio je la norda ekstremo de la Ruĝa Maro, kiu tie elfluas en la golfon de Suezo. Ĝi estas tre grava ĉar ĝi estas unu el la pordoj de la Sueza Kanalo.

La urbo estis preskaŭ detruita dum la bataloj inter Egiptio kaj Israelo fine de la jaroj 1960-aj kaj komence de la 1970-aj, por la kontrolo de la duoninsulo de Sinajo kaj la kanalon. Ĝi nun havas ĉ. 500.000 loĝantojn.

Partnerurboj