Sunrise

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sunrise (Sunleviĝo) estas kinaĵo de 1927. Kvankam produktita en Usono, ĝin faris germanaj verkistoj: la filmo baziĝas sur la romano "La vojaĝo al Tilsit" (Die Reise nach Tilsit) de Hermann Sudermann, prokuktiĝis laŭ scenaro de Carl Mayer kaj reĝisorado de Friedrich Wilhelm Murnau.

Ĝi temas pri kamparano (rolis George O'Brien) kiun tentas ferianta urbanino (Margaret Livingston) mortigi la edzinon (Janet Gaynor) kaj kune fuĝi al la urbo.

La filmo gajnis premion Oskar por Unika kaj Arta Produktado (kiu estis variaĵo de la premio por Plej Bona Kinaĵo), kaj la premion por Plej Bona Aktorino je S-ino Gaynor. La usona Biblioteko de Kongreso prezervias ĝin je sia Nacia Filmregistro.

Sunrise temas pri transirpunktoj kaj elekado, kaj ene de la rakonto kaj ekstere. Ĝi estas ekzemplero de germana esprimismo farita en Usono dum la ŝanĝo de silenta kino ĝis parola kino; kaj la personaĵoj kaj la filmistoj staras duonope en la malnovaj kaj novaj mondoj, kaj malfacile klopodas elekti ĉu la konatan kaj lojalan ĉu la ekscitan kaj danĝeran. Finfine, ili emas je la konata, kaj forĵetas la novan: la gekamparanoj forĵetas la fiurbaninon, la filmistoj permasas sonefektojn sed ne parolon.