Friedrich Wilhelm Murnau
Aspekto
Friedrich Wilhelm Murnau | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Friedrich Wilhelm Plumpe |
Naskiĝo | 28-an de decembro 1888 en Bielefeld |
Morto | 11-an de marto 1931 (42-jaraĝa) en Santa Barbara |
Mortokialo | Trafikakcidento |
Tombo | sudokcidenta tombejo de Stahnsdorf, Abt. Schöneb., Feld 3A, Nr. 5 |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Universitato de Hajdelbergo Akademio de Drama Arto „Ernst Busch“ |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Heinrich Plumpe (en) |
Amkunulo | Hans Ehrenbaum-Degele (en) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro filmproduktoro scenaristo reĝisoro |
TTT | |
Retejo | http://www.filmmuseum-berlin.de/fwmurnau/ |
La germana reĝisoro Friedrich Wilhelm MURNAU [fridriĥ vilhelm murnaŭ] (aŭ realnome: Friedrich Wilhelm PLUMPE) naskiĝis je la 28-a de decembro 1888 en Bielefeld, (Nord-Rejno-Vestfalio) kaj mortis je la 11-a de marto 1931 en Santa Barbara, (Kalifornio).
Li studis arthistorion kaj literaturon en Heidelberg kaj aktoradon en Berlino, kaj laboris poste en Teatro. Post militservo li ekde 1919 dediĉis sin al kinoarto: unue en Germanio kaj ekde 1927 en Usono, kie li trapasis la transiron de mutfilmoj al la sontekniko. Antaŭ la premiero de sia lasta filmo Tabu li mortis sekve de aŭtoakcidento. Nuntempe li estas rigardata unu el la plej gravaj reĝisoroj de la 1920-aj jaroj.
Famaj filmoj
[redakti | redakti fonton]- Satanas (Germanio, 1919)
- Der Knabe in Blau (Germanio, 1919)
- Der Bucklige und die Tänzerin (1920)
- Der Gang in die Nacht (Germanio, 1920)
- Schloss Vogelöd (Germanio, 1921)
- Nosferatu – eine Symphonie des Grauens (Germanio, 1922)
- Der letzte Mann (Germanio, 1924)
- Tartüff (Germanio, 1925)
- Faust (Germanio, 1926)
- Sunrise (Usono, 1927)
- Our daily bread (Usono, 1929)
- Tabu (Usono, 1931)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://internettrash.com/users/murnau/murneng.htm Arkivigite je 2005-03-24 per la retarkivo Wayback Machine
- https://www.filmportal.de/person/f-w-murnau_5e59e59709994b85afc6715f2286dce3
- http://french.imdb.com/name/nm0003638
- http://www.murnau-stiftung.de/fr/01-05-00-murnau.html Arkivigite je 2013-04-26 per la retarkivo Wayback Machine