Superadobo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstruado el superadobo

Superadobo estas formo de tersaka konstruado, evoluigata de irana arkitekto Nader Khalili. Tiu tekniko uzas runde teksitajn sakojn aŭ tubsakojn, kiujn oni metas nunu sur la alian, formante firman murstrukturon el tiuj. Ĝi estas malmultekoste uzebla por rifuĝejaj loĝejoj.

Oni povas formi el tiu tekniko rektajn kaj kurbajn konstruaĵojn, kupolon, plej ofte formante abelujan formon. Oni konektas la sakojn per pikdratoj. Oni povas kombini la tersakajn konstrumaterialojn kun aliaj materialoj (ŝtalbetono, briko). Lateksaĵa materialo devas esti el UV-rezista materialo aŭ kovri la konstruaĵon ene de 300 horoj per kovraĵo (ekz. okaze de uzo de polipropileno).

Historio[redakti | redakti fonton]

La teknikon evoluigis Nader Khalili en 1984 je peto de NASA por konstrui loĝejojn sur la Marso kaj Luno. Li tiam volis uzis ŝirfermilon por la konekto de la sakoj.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

  • ĝi uzas multajn laborhorojn por la konstruado
  • neforta rezisteco al tertremo, pro kio oni devas ofte fortigi la kontraŭojn
  • nesufiĉe varmoizolo (ĝi estas bone uzebla nur en la varmegaj regionoj)