Supra Kastela Fonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Supra Kastela Fonto (ĉeĥe: Horní zámecký pramen) elfluas el malfermita ronda altano kun kupola tegmento, kiun apogas ok kolonoj. Ĝi estas la plej alta punkto de la kastelaj kolonaroj. Ĝin projektis la arkitekto Josef Zach kaj ĝi estis konstruita en la jaro 1848. La fonto estas varma 49,8 Celsius-gradojn.