Susanoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Susanoo, prezento de Kuniyoshi

Susanoo (kelkfoje Susanovo, japane スサノオ (Koĝiki: 〔建〕〔速〕須佐之〔能〕男命、〔神〕〔武〕〔速〕素戔嗚尊)) estas en ŝintoismo la kami („Dio“) de la vento kaj la maro, frato de sundiino Amaterasu kaj lundio Cukujomi.

Naskiĝo

Susanoo estas filo de Izanagi kaj Izanami kaj naskiĝis kiam Izanagi vizitis la submondon kaj kaj forviŝis la malpuraĵon de sia nazo. Ekzistas ankaŭ alia versio en la japana mitologio, laŭ kiu li naskiĝis iom mallonge antaŭ morto de Izanami, samtempe kun Amaterasu kaj Cukujomi. Li estis forpelita el la ĉielo post kverelo kun la fratino Amaterasu.

Li estis protekta dio de la agroj. Plue ekzistas legendo, laŭ kiu li alportis la unuan kulturon al la homoj kaj fondis la civilizon.

Ĝi (Li) ne estas populara en japanio, ĝi havas apenaŭ sanktejon. Ĝia ĉefadorejo estas la granda sanktejo de Izumo (Prefektujo Ŝimane), kie oni estimas ĝin kun Dio Ōkuninushi (大国主, Sinjoro de la grandaj landoj).