Susuoj
La susu-popolo aŭ susuoj (ankaŭ soso en la propra aŭ soussou en la franca lingvo) estas popolo, vivanta en sudaj, marbordaj regionoj de Gvineo kaj en nordokcidenta parto de Sierra-Leono. Oni kalkulas ilian nombron je ĉ. 1 milionoj.
Ili parolas dialekton de susu-jalunka lingvo, apartenanta al mande-branĉo de la niger-konga lingvofamilio.
Sur teritorio de Sierra-Leono, la grupo de susu-vilaĝoj formas – ĉ.. 3000–6000 personoj – apartan tribon kun tribestro. Ĉiu susu apartenas al iu patrobranĉa genro, kun aparta nomo kaj adorbesto. Ili preferas geedziĝon de la nevoj kaj ĝeneralas la pluredzineco.
Ili estas religie muslimoj.