Sylvia Plath

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sylvia Plath

Sylvia PLATH (27-a de oktobro 1932 en Bostono, Masaĉuseco11-a de februaro 1963, Londono) estis usona verkistino. Ŝi studis literaturon en la Smith College kaj konatiĝis tie kun la angla poeto Ted Hughes, al kiu ŝi edziniĝis en la jaro 1956. Ekde 1959 ili loĝis en Britio.

La verkaro de Sylvia PLATH ofte respegulas la depresian animstaton de la aŭtorino. Bazaj temoj ankaŭ estis la subpremo de aŭtoritatuloj kaj la konflikto inter la deziro, esti respektata aŭtorino kaj la tiutempe reganta idealo de perfekta dommastrino kaj patrino. Plurajn provojn, mortigi sin mem, ŝi priskribis en sia membiografia romano "The bell jar".

La 11an de februaro, 1963, post la disiĝo de sia edzo kaj aliaj malfeliĉaj cirkonstancoj, ŝi mortigis sin en Londono. La plejmulto de ŝiaj verkoj estis publikigita nur post ŝia morto.

Listo de Verkoj

  • The Colossus (1960)
  • The Bell Jar (1963)
  • Ariel (eld. 1965)
  • Crossing the water (Transirante la akvon, eld. 1971)
  • Winter Trees (Vintraj arboj, 1971)