Sylvia Plath

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Sylvia Plath
Sylvia Plath.jpg
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1932 (1932-10-27)
en Bostono
Morto 11-an de februaro 1963 (1963-02-11) (30-jara)
en Londono
Mortokialo asfiksio [#]
Tombo Heptonstall [#]
Religio Unitarismo [#]
Lingvoj angla lingvo [#]
Loĝloko BostonoLondono [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Smith College [#]
Subskribo Sylvia Plath
Familio
Patro Otto Plath [#]
Patrino Aurelia Plath [#]
Edz(in)o Ted Hughes [#]
Idoj Frieda Hughes • Nicholas Hughes [#]
Profesio
Pseŭdonimo Victoria Lucas [#]
Profesio poeto • verkisto • romanisto • eseisto • aŭtobiografo • diarist • verkisto de porinfana literaturo [#]
Verkoj The Bell Jar
Ariel [#]
Premioj Pulitzer Prize for Poetry • Glascock Prize • Fulbright Scholarship [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Sylvia PLATH (27a de oktobro 1932 en Bostono, Masaĉuseco11a de februaro 1963, Londono) estis usona verkistino. Ŝi studis literaturon en la Smith College kaj konatiĝis tie kun la angla poeto Ted Hughes, al kiu ŝi edziniĝis en la jaro 1956. Ekde 1959 ili loĝis en Britio.

La verkaro de Sylvia PLATH ofte respegulas la depresian animstaton de la aŭtorino. Bazaj temoj ankaŭ estis la subpremo de aŭtoritatuloj kaj la konflikto inter la deziro, esti respektata aŭtorino kaj la tiutempe reganta idealo de perfekta dommastrino kaj patrino. Plurajn provojn, mortigi sin mem, ŝi priskribis en sia membiografia romano "The bell jar".

La 11an de februaro, 1963, post la disiĝo de sia edzo kaj aliaj malfeliĉaj cirkonstancoj, ŝi mortigis sin en Londono. La plejmulto de ŝiaj verkoj estis publikigita nur post ŝia morto.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • The Colossus (1960)
  • The Bell Jar (1963)
  • Ariel (eld. 1965)
  • Crossing the water (Transirante la akvon, eld. 1971)
  • Winter Trees (Vintraj arboj, 1971)