Syndicat intercommunal
Syndicat intercommunal (esperantlingve "interkomunuma sindikado") estas, en Francio, établissement public de coopération intercommunale (esperantlingve "publika organizaĵo por interkomunuma kunlaboro") organizita por kunlabori pri servoj je interkomunuma intereso. Dotita per propra strukturo sendepende administrata, ĝi funkcias laŭ reglamentoj kaj leĝoj, kiuj precizigas ĝian juran kadron.
Organizado[redakti | redakti fonton]
"Syndicat intercommunal" estas la plej simpla strukturo por kunlaboro inter komunumoj. Tiu formo de kunlaborado estas limigita per leĝaj[1] kaj reglamentaj[2] partoj de la ĝenerala kodo de teritoriaj kolektivumoj, kies artikolo L.5212-1, kies teksto estas :
|
La sindikadoj disiĝas en tri kategorioj :
- Syndicat intercommunal je unika celo (SIVU) ;
- Syndicat intercommunal je pluraj celoj (SIVOM) ;
- Syndicat mixte.
Kompetentecoj de sindikadoj estas ĝenerale ligitaj al retaj agadoj, kiaj kolekto kaj prilaboro de kuirejaj ruboj, energidistribuo, elektronika komunikado, funkciigo de komputadaj rimedoj.
La raporto «Solidarité et performance» (esperantlingve "solidareco kaj efikeco") de decembro 2006, donita al la ministro delegita pri buĝeto kaj ŝtatreformo de Pierre Richard, prezidanto de la estraro de Dexia, rekomendis la nuligon de la interkomunumaj sindikadoj, escepte se estas kontraŭa prefekta decido.
Komence de 2011, estis 11 844 interkomunumaj sindikadoj, malkreskinte je preskaŭ 2,8 % kompare al 2010 kaj je 13,2 % kompare al 2007, verŝajne pro la regula kresko de la EPCI je propra fisko (kiaj estas la komunumaroj),[3], kiuj prenas kompetentecojn antaŭe plenumitajn de interkomunumaj sindikadoj[4].
Tiuj sindikadoj disiĝas tiel :
Tipo Kreita per Nombro
je la 1/1/2007Nombro
je la 1/2/2011[5]Syndicat intercommunal je unika celo Leĝo de la 22-a de marto 1890 12 149 10 473 Syndicat intercommunal je pluraj celoj Dekreto n° 59-33 de la 5-a de januaro 1959 1 501 1 358 Syndicat mixte Dekreto de 1935 2 749 3 268
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Leĝoj pri "Syndicat intercommunal"
- ↑ Reglamentoj pri "Syndicat intercommunal"
- ↑ (PDF) Direction générale des collectivités locales (2011). Les collectivités locales en chiffres, p. 19. Alirita la 7-an de novembro 2012.[rompita ligilo]
- ↑ Ĉefaj nombroj pri teritoriaj kolektivumoj en 2012, registritaj en la 1-a de januaro 2012[rompita ligilo]
- ↑ (PDF) Direction générale des collectivités locales (2011). Les collectivités locales en chiffres, p. 19. Alirita la 7-an de novembro 2012.[rompita ligilo]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- La sindikadoj[rompita ligilo], sur la TTT-ejo de la franca ministerio pri ekonomio kaj financoj.