Szentbékkálla
Aspekto
Szentbékkálla (sentbEkAla) estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Tapolca.


Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 11 km²
- Loĝantaro: 230
- Poŝtkodo: 8281
- Telefonprefikso: 87
Situo
[redakti | redakti fonton]Szentbékkálla situas en iama kratero, nun baseno Káli, laŭ traira flankovojo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1273 en formo Szentbenedekkálla (=Sankta Benedikto-kálla). En 1296 estis menciita ankaŭ vilaĝo Töttöskál (totoŝkAl), kie loĝis reĝaj servistoj. La turkoj detruis la vilaĝon en 1531.
En Szentbékkálla migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- iama romanika katolika preĝejo, nun ruino, nomata Töttöskál
- romkatolika preĝejo
- ruinaĵo de palaco de 1559
- gastejo "Pegazus"
- domo de Istvándy de 1825
- elvidejo nomata Eötvös (otvoŝ)