Szentbékkálla

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Szentbékkálla (sentbEkAla) estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Tapolca.

Iama preĝejo de Szentbékkálla

Bazaj informoj

Situo

La vilaĝo situas en iama kratero, nun baseno Káli, laŭ traira flankovojo.

Historio

La unua mencio devenis el 1273 en formo Szentbenedekkálla (=Sankta Benedikto-kálla). En 1296 estis menciita ankaŭ vilaĝo Töttöskál (totoŝkAl), kie loĝis reĝaj servistoj. La turkoj detruis la vilaĝon en 1531.

Vidindaĵoj

  • iama romanika katolika preĝejo, nun ruino, nomata Töttöskál
  • ruinaĵo de palaco de 1559
  • gastejo "Pegazus"
  • domo de Istvándy de 1825
  • elvidejo nomata Eötvös (otvoŝ)