Gușterița

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Szenterzsébet)
Vido al la du kirkoj de Gușterița; fone la silueto de Sibio

Gușterița [guŝterica], hungare Szenterzsébet, germane: Hammersdorf, estis vilaĝo aligita al Sibiu en 1954; ĝi havis en 1910 1741 loĝantojn (germanoj, rumanoj), nun ĉirkaŭ 4.000 (precipe rumanoj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1309. Ĝis 1919 Szenterzsébet apartenis al Hungario (Szeben vármegye).

La nuna kvartalo de Sibio situas en ties nord-oriento kaj estas de ĝi dividita per rivero Cibin; ekzistas unu sola ponto. La koordinatoj de Gușterița estas 45° 48′ 35″ N 24° 10′ 55″ O / 45.80972 °N, 24.18194 °O / 45.80972; 24.18194 (mapo), ĝi situas 440 metrojn super marnivelo. Paralele al la rivero oni nuj konstruas aŭtovojon. Estas regula urba bustrafiko inter la kvartalo kaj la centro.

Ĉar Gușterița longe estis loĝata precipe de german-etnaj protestantoj, ĝi havas protestantan kirkon el la 13-a jarcento, en romanika stilo. Ĝi estis konstruita ankaŭ por defendo kontraŭ atakantoj, kiel defend-kirko. La ortodoksa kirko estas pli novtempa.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis dokumente menciita unue en 1309 kiel villa umbertivilla humberti. jam en romiaj tempoj tiuloke ekzistis setlejo nomata Cedonia.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Komunumoj de Sankta Elizabeto en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Alsószenterzsébet Bükkszenterzsébet Felsőszenterzsébet Nyugotszenterzsébet
Püspökszenterzsébet Székelyszenterzsébet Szenterzsébet Pestszenterzsébet

Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.