Sălătrucel (rivero)
Aspekto
Ĉi tiu artikolo temas pri rivero. Por informoj pri komunumo en la distrikto Vâlcea, vidu la artikolon Sălătrucel.
Sălătrucel | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Distrikto Vâlcea |
Longeco | 15 km |
Fluo | |
Enfluejo | Olt, ĉe Călimănești 45° 13′ 59″ N 24° 20′ 44″ O / 45.23306 °N, 24.34556 °O (mapo) |
Geografio | |
Trairataj urboj | Rădăcinești, Stoenești, Seaca, Berislăvești, Sălătrucel, Jiblea Nouă. |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Sălătruc |
- Maldekstraj | Coisca, Pârâul Cetății |
Sălătrucel [sələtruĉel] estas rivero en la rumana distrikto Vâlcea, maldekstra alfluanto de Olt. Ĝi fontas iom norde de Rădăcinești kaj atingas Olt-on sude de la urbo Călimănești. En sia supra parto la rivero portas ankaŭ la nomon Pătești.
La fluo de Sălătrucel trairas la teritoriojn de la komunumoj Berislăvești kaj Sălătrucel kaj de la urbo Călimănești. Inter Stoenești kaj la riverfino la distrikta vojo DJ703G sekvas la valon de la rivero.