Töpfersdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruino kirka vintre
Fenestroj de la ruino

Töpfersdorf estas forlasita loko en Zeutsch, kvartalo de Uhlstädt-Kirchhasel en Germanujo.

Situo[redakti | redakti fonton]

La forlasita loko kun la ruino estas kaŝita arbare en humida valo ĉe la herbejo Uhlstädter Heide sude de Saale. La muroj ruinaj troviĝas ĉe la rando de la iama vilaĝo; je la dekstra bordo de Saale proksime de la kvartalo Niederkrossen kaj de Rückersdorf kaj de la Saale-ponto de Zeutsch.

Historio[redakti | redakti fonton]

Verŝajne la vilaĝo eta fonditis en la 12-a jarcento. Temis pri la lobdeburg-oj ricevinte la feŭdojn aktivajn de la benediktana abato de la saalfeld-a monaĥejo. Ofte la regiono estas malenloĝata kaj ekde la 16-a jarcento nur du domoj havis loĝantojn deĵorantajn kiel gvatistoj forstaj. En la 15-a jarcento estis la unua mencio de la kirko kiu troviĝas ekster la setlejokerno. En 1688 certa Christoph von Kropff el Zeutsch ekalifaris ĝin je garbejo. Sed la senjoroj de Eichenberg malpermesis ties uzon pro feŭdaj rajtoj. En 1850 la lasta familio forlasis Töpfersdorf.

Restaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis hodiaŭ videblas la ĉirkaŭantaj muroj preĝejoj (ĝis alteco de kvar metroj). La pilgrima Kirko Sankta Volfgango (posteula ejo de pli malnova) estis 23,50 metrojn longa kaj 9 metrojn larĝa. Ĝiaj ogivarkaj fenestroj estis artiste tre interesaj kaj ankaŭ la fundamentoj de pluraj domoj, unu kelo kaj unu masonita puto spekteblas.[1] Pri Töpfersdorf verkis la poemon Bei Rückersdorf im Walde... la jena-a poeto Otte.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

50.74900211.513071