József Tihanyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el TIHANYI József)

TIHANYI József [tihanji] (mortinta dum la dua mondmilito)[1] estis hungara esperantisto kaj kolonelo. Li estis esperantisto de 1905 (rigardinte Esperanto-lernolibron en montrofenestro). Li gvidis kursojn por oficiroj en Kaposvar de 1911 ĝis 1913. Li estis prezidanto de Budapesta grupo de HES en 1929 kaj 1930. (laŭ Hungara Heroldo 1933, n-ro 3.)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 6.