Retpaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

TTT-paĝo (ankaŭ retpaĝo) estas informo-provizo kiu taŭgas por TTT kaj kiun oni povas aliri per TTT-legilo. Ĉi tiaj dokumentoj estas kutime en HTML-a aŭ XHTML-a formato, kaj provizas hipertekstajn navigilojn al aliaj TTT-paĝoj per hiperligiloj.

TTT-paĝoj povas ekstratiĝi aŭ el surloka komputilo aŭ el fora servilo. Oni povas agordigi TTT-servilon por ke ĝi nur donu aliron al privata reto (ekz. al la intrareto de iu komerca kompanio), aŭ por ke la paĝoj estu publikaj sur TTT. TTT-paĝoj estas petataj kaj servataj de TTT-servilo per Hiperteksto-Transiga Protokolo (HTTP).

TTT-paĝoj povas konsisti el dosieroj da senŝanĝa teksto tenata ene de la TTT-servilo (t.e. statika TTT-paĝo), aŭ la servilo mem povas konstrui la (X)HTML-on aparte por ĉiu TTT-paĝo kiam ajn TTT-legilo petas tion (t.e. dinamika TTT-paĝo).

TTT-paĝo estas speco de TTT-dokumento.

Vidu ankaŭ