Taŭĵanting-parko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Taŭĵanting estas parko nove rekonstruita kaj plivastigita. Tie Jŭan-dinastio (1271-1368 p. K.) starigis la budhisman monaĥinejon Cibej, kaj en 1695 kortegano de Ĉing-dinastio konstruigis halon kun tri ĉambroj, kiun li nomis Taŭĵanting.

Kvankam en la parko ne troviĝas multe da historiaj restaĵoj kaj elegantaj konstruaĵoj, ĝia natura ĉarmo tamen superas tiun de aliaj parkoj. Enirinte tra ĝia norda pordo, oni povas vidi antaŭ la okuloj la iaman brikejon, kiu nun sin prezentas kiel sinsekvo da montetoj kovritaj de verdaj arboj. Post tiuj montetoj aperas vasta lago etendiĝanta orienten kaj okcidenten kaj ĉirkaŭprenanta kalabas-forman insulon.

Bela florbedo ornamas la nordan enirejon al la insulo. Laŭ montvojeto apud la florbedo oni povas supreniri ĝis la kiosko Ĝinĉiŭdum. Laŭdire, tie iam estis la Templo de Flor-feino. Preterpasinte la kioskon, oni sin trovas antaŭ alta altaro, kaj suririnte ĝin laŭ ŝtuparo, oni venas al la fama monaĥinejo Cibej, ombrata de antikvaj arboj.

Tiu monaĥinejo rekonstruita en la lastaj jaroj estas dispozicie kaj arkitekture simila al la originala. En ĝi konserviĝas nombro da valoraj historiaj objektoj. Antaŭ la pavilono Ŭenĉang estas ŝtona kolono kun sutro gravurita sur ĝi, kiu estis starigita en Ljaŭ-dinastio antaŭ 880 jaroj. Ankaŭ la difektita ŝtona kolono de Ĝin-dinastio jam restariĝis sur sia loko.

La eleganta domo Junhujloŭ sur la suda bordo de la okcidenta lago prezentas originalan stilon. Ĝi konstruiĝis en la regperiodo de la imperiestro Ĉjanlong de Ĉing-dinastio (1736-1795 p. K.), origine sur la orienta bordo de la lago Ĝongnanhaj, kaj translokiĝis en la parkon en la jaro 1954. La translokado de tiu antikva konstruaĵo estis senprecedenca en la historio de ĉina arkitekturo. Escepte de parto de la dekoracio, la domo estis rekonstruita tute el la originalaj materialoj.