Taŭdenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ŝtonsalplatoj el Taoudenni

Taoudenni aŭ esperante TaŭdenniTaŭdenio estas izolita oaza urbo en Regiono Timbuktu en norda Malio. Ĝi estas konata pro ties salminado.

La salminejoj estis malfermitaj en 1585 fare de la Imperio Songhai kaj oni laborigis tie sklavojn. En la 20-a jarcento, ĝin uzis la maliaj regantoj kiel ekzilejon por la disidentoj. Hodiaŭ laboras tie liberaj laboristoj, kiuj produktas la salon en grandaj platoj el la grundo. Ŝanĝas tiujn la karavanaj komercistoj al akvo, nutraĵo kaj iloj. La salplatojn portas la karavanoj al merkatoj de suda Malio.