Tabora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Tábor kaj Regiono Tabora.

Tabora (aŭ Tobora) estas urbo en Tanzanio. Ĝi estas ĉefurbo de samnoma regiono kaj konsistigas unu el ties distriktoj.

La koordinatoj de la urbo estas 5° 1′ S 32° 49′ O / 5.017 °S, 32.817 °O / -5.017; 32.817 (mapo)Koordinatoj: 5° 1′ S 32° 49′ O / 5.017 °S, 32.817 °O / -5.017; 32.817 (mapo). Ĝi havas 127.880 loĝantojn (censo de 2002).

La urbo estis fondita en 1852 de arabaj komercistoj kaj servis interalie al komercado pri sklavoj. Kiam en 1891 Germanio koloniigis la landon, ĝi igis la urbon administra centro de Germana Orienta Afriko. Post la unua mondmilito Britio transprenis la administradon.

Tabora estas fervoja nodo sur la linio DodomaoKigoma; tie ĉi debranĉiĝas linio norden al Shinyanga kaj plu al Mwanza ĉe la Viktoria Lago. La urbo posedas ankaŭ flughavenon.

Eksteraj ligiloj