Daeseong-dong

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Taeseong-dong aŭ Daeseong-dong estas vilaĝo en Sud-Koreio, proksime al al limo al Nord-Koreio. Ĝi situas en la Korea Demilitigita Zono (DMZ), unu mejlon sude al Ponto de Ne-realveno kaj 7,5 mejlojn al urbeto Kaesong, Nord-Koreio. Ĝi situas unu mejlon de Kijŏng-dong, potemkina vilaĝo en Nord-Koreio (tie loĝas nur soldatoj).

Taeseong-dong administre apartenas al Josan-ri. La loĝantoj ne devas pagi impostojn, ne devas servi en la sud-korea armeo, sed ilia movebleco, vizitebleco estas limigita kaj je la 11-a horo nokte ili ne plu rajtas forlasi la hejmojn.