Tagmeza sonorigado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La tagmeza sonorigado okazas ĉiutage en katolikaj preĝejoj je la 12-a horo, alvokante al anĝeluso.

Historio[redakti | redakti fonton]

  • la tagmezan sonorigadon ordenis la episkopuja koncilio de Kolonjo en 1413, sed ne por ĉiu tago sed nur je vendredo, je memoro al pasiono de Jesuo.
  • Papo Kaliksto la 3-a, ordenis ("Bulla orationum...") sonorigadon al tuta eklezio, la 29-an de junio 1456. Ĝi celis - simile al la muslima komuna preĝado, kvinfoja en tago - alvoki la kristanojn al preĝado, por venki en la bataloj kontraŭ la turkoj. La sonorigo okazis tagmeze en tri partoj.
  • János Hunyadi venkis la 22-an de julio 1456 ĉe Nándorfehérvár la turkan armeon. Je ties memoro, la papo ordenis memorfeston je la 6-a de aŭgusto, unu jaron poste, en 1457. La samepokanoj pensis, ke la preĝo helpis la batalantajn kristanojn.
  • La papo Aleksandro la 6-a ordenis en buleo (1-an de julio 1500) la tagmezan sonorigadon por ĉiam, en ĉiu tago de la jaro.

En Hungario estas tute disvastiĝinta tiu falsa informo, scio, ke la papo Kaliksto ordenis la tagmezan sonorigadon je venko (de la hungaroj) super la turkoj. Tio devenas el tio, ke la papa buleo tiutempe alvenis en Peŝto pli malfrue ol la informo pri venko.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

  • En granda vendredo kaj sabato ne okazas tagmeza sonorigado.
  • En Hungario vivis la popolkutimo en la 1930-aj jaroj, ke oni suĉnutris la bebojn ankaŭ dum sonorigado.